Home Filozofa Angulo Plej firma bazo al feliĉo estas kontento
Plej firma bazo al feliĉo estas kontento PDF Imprimir Correo electrónico
Escrito por Movado sen Nomo   
Miércoles 22 de Julio de 2009 23:22

Levilkarto 2 (aprilo-majo-junio 2009) de MOVADO-SEN-NOMO

Feliĉon oni ne serĉas, oni trovas

www.movado-sen-nomo.org

Tio, kio kontentigas vin, igos vian vivon pli facila kaj sekve ankaŭ pli feliĉa. Kontento ne signifas, ke ĉio eterne restos senŝanĝa, sed ke ĉiu evento estas akceptita tiel kiel ĝi estas. Sen tio, nek la plej bela domo, nek la plej varma amikeco povas kontentigi iun aŭ feliĉigi iun.

Ĉiu okazaĵo −ĉu bona aŭ malbona− ofertas novan ŝancon kaj estas utila sur via vivovojo. Eble neatendita evento pensigas vin pri la vivo, pri viaj materiaj havaĵoj same kiel viaj spiritaj akiroj. Tial ĝi eble direktas viajn piedojn al alia vivovojoj, aŭ plifirmigas la antaŭan iritan vojon kaj donas pli profundigitan inspiron kaj energion.

En plena evoluigo kaj realigo de planoj kaj revoj oni trovas feliĉon kaj ĝojon. Tamen gravas ankaŭ la kapablo akcepti malvenkon, kiam viaj aspiroj ne realiĝas. Foje la vivo, pere de plej eta evento, direktas nin al la plej neatenditaj vojoj, al la plej neimageblaj lokoj. Ne nur ŝanĝoj, sed ankaŭ la etaj aferoj, kiuj restas netuŝite konstantaj, estas gravaj. Foje direktu vian atenton al tiaj plej etaj aferoj, al la plej evidentaj. Konsideru ilin kiel etaj mirakloj, kiuj lumigas vian vivovojon.