|
Escrito por Movado-sen-Nomo
|
|
Jueves 23 de Julio de 2009 00:00 |
|
LEVILKARTO N-o 3 (julio-aŭgusto-septembro, 2009) de Movado-sen-Nomo, aŭtoro de tiu ĉi interesa filozofiero pri kreado de niaj propraj katenoj.
Oni diris antaŭ 20 jaroj ke la komputilo transprenos nian laboron kaj faciligos nian vivon. Tamen, la realo estas mala : multaj homoj por sia laboro de mateno ĝis vespero sidas ĉe komputilo kiel sklavoj kaj fariĝas trostreĉitaj. Ĉiuhora paŭzeto estas konsilinda : kaj por la okuloj kaj por la cerbo kaj por la korpo ! Fluigu la sangon por transporti oksigenon ĉien en via korpo kaj samtempe sekrecii la korpajn rubaĵojn (la ekskrementojn). Aliaj homoj pasigas horojn ĉe komputilo por krozi en la reto, babili kun amikoj, rigardi filmetojn, legi blogojn kaj tiel plu. La oferto estas tiel grandega, ke homoj malfacile povas ĉesi la komputilumadon por fari ion alian. La sama afero okazadis kaj okazas ankoraŭ kun televido : homoj ne plu havas normalan socian kontakton kaj/aŭ neglektas sian taskojn. Necesas trovi la oran ekvilibron ! Aliaj mensaj katenoj aŭ korpaj sklavigoj povas esti kafo ("mi bezonas kafon por vekiĝi"), cigaredoj, sekso kaj tiel plu. Ni homoj povas esti mense malfortaj kaj rapide perdi nian sinregon. Despli ĉar la oferto en la mondo estas tiel granda kaj la reklamo aparato tiel konvinkiga (ĉar tiu merkato estas profitdona !). Do : de tempo al tempo indas demandi sin "Ĉu vere mi volas tion ?", "Ĉu vere necesas tiom multe ?", "Kion alian mi volus fari ?" Tiam vi mem decidas pri via propira vivo kaj vivos pli konscie ! www.movado-sen-nomo.org
|