Home Filozofa Angulo Solvi la problemojn per amo, ne per forto (OMRAAM)
Solvi la problemojn per amo, ne per forto (OMRAAM) PDF Imprimir Correo electrónico
Escrito por Omraam Mikhaël Aïvanhov   
Miércoles 02 de Diciembre de 2009 19:51

            En sia interrilatado, la homoj ĉiam emas solvi la problemojn per forto, kaj ĉio komplikiĝas, ĉio veneniĝas, ĉar per tiu sinteno ili elvokas sian malsuperan naturon, t. e. deziron rebati, samforti, eĉ ekstermi. Ĝis la homoj ĉesos preferi la brutan forton al la forto spirita, luma, al la forto de dia amo, ili solvos nenion. La sola solvo estas bonkori, ami kaj teni sin humile.

 

            Kompreneble, ne tuj ĉio solviĝas, ĉar se vi montriĝas afabla kaj humila, la aliaj, kiuj estas malbone edukitaj, rigardas vin malforta, stulta, kaj profitas de via sinteno por plu piedpremi vin. Sed paciencu... Post kelka tempo ili konscios, ke via sinteno ne radikas en malforto, sed male en granda morala, spirita potenco; ili komencos fariĝi pli humilaj, respektemaj, kaj ĉio glate solviĝos. Provu do ekde hodiaŭ solvi la problemojn, kiujn vi havas en rilatoj kun viaj parencoj, amikoj, malamikoj, manifestante amon kaj bonkorecon. Tiel agante, vi ekfunciigas kaŭzan rilaton, kiu devigos ilin iutage sammaniere respondi.

            Kontraŭmetante koleron al kolero, malamon al malamo, perforton al perforto, oni aplikas tre malnovan filozofion, el kiu nenio bona rezultas. Per bonkoreco oni kontraŭu malicon, per amo oni forpelu malamon, per mildeco oni batalu kontraŭ kolero. Oni definitive komprenu tiun leĝon, ke nur bono povas sukcese lukti kontra malbono. Bono ja fortas kaj ne kapablas morti, dum malbono estas senforta. Oni povas kompari ĉi-lastan al ŝtono ĵetita aeren: ju pli tempo pasas, des malpli da forto ĝi havas por altiĝi plu. Kontraste, bono estas kiel ŝtono ĵetita de la supro de turo: kun la tempo ĝia moviĝo akceliĝas. En tiu kuŝas la sekreto de bono: ĝi estas malforta komence, sed fine ĉiopova. Male, malbono komence estas ĉiopova, sed ĝi pli kaj pli malfortiĝas. Tion necesas scii.

 

Omraam Mikhaël Aïvanhov:

Oraj Reguloj por la vivo ĉiutaga

Eldonejo Prosveta, Kolekto Izvor N-ro 227.

Prosveta S.A. 2002 (Svisio), pp. 80-81