Home Filozofa Angulo Ne scias mono pri sano kaj bono
Ne scias mono pri sano kaj bono PDF Imprimir Correo electrónico
Escrito por Movado-sen-Nomo   
Lunes 18 de Mayo de 2009 00:00

MOVADO-SEN-NOMO : Levil Karto de januaro-februaro-marto 2009

 

La mondo, la komerco, la farmacia industrio, la politiko, ĉio turniĝas ĉirkaŭ mono. Ĝi fariĝis motivo, kialo,, senco, strebcelo. Sed ankaŭ : fonto de mizero, malfeliĉo, krimoj, fraŭdo, ĵaluzo, envio, trompoj...

Kompreneble ni bezonas monon por vivi, por aĉeti nian panon, por havi nian bazan komforton. Sed ĉio alia, al ni trudata pere de reklamo, por ke ni konsumu, por ke la riĉaj komercistoj kaj industriistoj ankoraŭ pli riĉiĝu, ni ne vere bezonas. Pli bela, moderna aŭto, pli rapida komputilo, telefono kun pli da akcesoraĵoj, biskvitoj en pli bela pakaĵo kun nova gusto, pli, pli, pli...ĉu vi ne foje perdas la superrigardon ?

Ĉiu amasvarbado blindigas nin por tio, kio vere gravas :

1.- Je homa nivelo : sano, feliĉo kaj bonfarto.

2.- Je interhoma nivelo : kompreno, harmonio, reciproka helpado kaj amikeco.

3.- Je superhoma nivelo : la sunlumo, nia planedo, la naturo kaj la medio.

Neniam ni forgesu tion !


Tiaj pensaĵoj estas de la grupo Movado-sen-Nomo

vizitu ĝin : www.movado-sen-nomo.org