Home La Esperanto-Amikaro
La Esperanto-Amikaro
Celaro de la Kooperativo Esperanto-Amikaro PDF Imprimir Correo electrónico
Escrito por Johano Negrete   
Lunes 01 de Agosto de 2005 00:00

En la sekvaj linioj ni selektis la Artikolon 2 de la Fondintaj Akto kaj Statutoj de Koop E-A, kie oni parolas pri la celaro, kaj pro tio ni deziras per ĝi konatigi tiujn ideojn kaj idealojn, kiuj inpiras niajn agadon peresperante kaj poresperante

Artikolo 2.- La ĝenerala celo de la Kooperativo estas la socia servo. Oni kreis la Kooperativon por impulsi kaj disvastigi en nia lando diversmaniere la internacian lingvon Esperanto, kiel helpa lingvo neŭtrala kaj interkomunikilo de la popoloj kaj kulturoj de la mondo ; ankaŭ por kontribui al la disvastigo de la paco, la kompreno, la tolero, harmonio kaj la respekto al la kultura identeco de ĉiu popolo. La celo speciala de la Kooperativo estas la kultura produktado, tiom la eduka servo, kiel la instruado, la eldonado kaj librovendado de materialoj rilataj al la lingvo, kiom la organizado de eventoj, koferencoj, intervjuoj, recitadoj, eksposicioj, radiaj programoj kaj similaj ; ankaŭ ĝi celas la socian servon al la komunumo, en solidareco kun la kooperativa sistemo, kaj en rilato kun la publikaj politikoj por la socia bonfarado de la venezuela ŝtato, de kulturaj fondaĵoj kaj de privataj entreprenoj ; kaj tiel same plenumi aliajn licajn aktivaĵojn, kiuj generos profitojn al la kooperativo, kaj ĝenerale plenumi ĉiun ajn aferon kaj kontrakton bezonatan por la realigado de nia celaro.