La Insulo de Nemo (V)
1a junio 2009 por Johano Negrete
Trankviliĝu, trankviliĝu, karulo ! Vi estas ĉi tie kun mi, kun via amatino-, kaj tia dolĉeco en la voĉo de Munja kaj la kareso de ŝiaj manoj donis la impreson eksciti la sencojn de Nemo. -Nu, jen do, ĉu vi ne diros al mi pri kio vi sonĝis, se mi preparos por vi unu bieron de la fridujo ?
Ŝi leviĝis por eksidi flanken de la lito. Tiam li rigardis en la helo de tiuj ĉambraj lunradioj la oran kaskadon kaj tiun neelteneblan belon de ŝiaj bluaj okuloj. Ŝi portis nur mallongan subrobon, sufiĉe dekoltitan por montri la rondecon de ŝiaj mamoj.
Ne kara, dankon. Ne iru al la fridujo.
Jes, plaĉas al mi trinki ion malvarman. Unu biero taŭgas. Ĉu vi ne deziras trinki kun mi kaj rakonti ion ?
Li kapjesis, ĉar la subita dolĉeco de tiu virino facile fandis la viron. Tiam ŝi moviĝis por preni du malvarmajn botelojn da biero kaj revenis per koketaj paŝoj, farante paŭzon por scivoleme esplori lin dummomente. Tiam Nemo rigardis ŝian starantan korpon fronte al la fenestro, kaj kontraŭlume la vidaĵo estis por li spektaklo, ĉar ŝia leĝera dormvestaĵo estis travidebla kaj li povis vidi ŝian tutan figuron, tiujn blankajn femurojn bele konturitajn kaj la triangulan helbluan kalsoneton, kiuj komencis eksciti Nemon.
Li haste saltis el la lito, kaj alproksimiĝis al ŝi. Prenis la botelojn kun glasetoj kaj lasis ilin sur tableton, senpacience por liberigi siajn manojn, jam pretaj por ĉirkaŭpremi ŝian korpon ; kaj tion li faris malantaŭ ŝi, apogante lian kapon sur ŝia kolo por kisi ĝin konstante kaj refreŝigi sin en kontakto kun ŝia kaskada hararo.
Mi tre feliĉas ĉe vi, kaj deziras, ke tiu momento daŭrigu por ĉiam, karulino. Mi bezonas kisadi tiujn nerezisteblajn mamojn, tiel belaj kiel blankaj kolomboj, miaj karaj kolomboj-. Li diris metante siajn manojn sub ŝia dormvestaĵo, ĝin levante por liberigi ŝiajn nudajn mamojn, kiujn li knedis lante, delikate, dolĉe, ekscite, kaj gvidante ŝin al la lito, dum ŝi malforte plendetis :
Kiom da rapido, karulo ! Atendu ! Lasu min trinki iom.
Ne, tute ne-. Li levis ŝian supran vestaĵon ĝis la akseloj dum ŝi la brakojn por faciligi la taskon senvestigi ŝin. Nun ŝia torso estis nuda kaj li kliniĝis por leki la cicojn, kiuj rapide ŝveliĝis. Lia lango insiste moviĝis chirkaŭ la cicoj kaj ŝiaj manoj karese envolvis lian kapon.
Ambaŭ falis sur la liton plenaj de fascino. Sekve li glitis la dekstran manon ĝis la kalsoneto, pasis al la pubo kaj milde masaĝis tiun flavan papilion. Instinkte ŝi trembletis kaj fermis siajn femurojn. Ŝi ekscitiĝis kaj sopiris kaj kisis lin forte sur la buŝo. Lia mano trairis plurfoje ŝian maldekstran femuron kaj revenis al la kalzoneto. Iom post iom, milde kaj delikate, li glitigis la etan pecon tra la tutaj gamboj, kaj ĵetis ĝin surplanken.
Nun ŝi komencis senvestigi lin, kiu duonleviĝis. Unue la t-ĉemizon, kaj poste la ŝorton. En ŝia maldestra mano ŝi manpremis la kreskantan kacon kiu mirigis ŝin. Li elirigis longan sopiron kaj respondis karesante ambaŭ mamojn. Nun ŝi turniĝis al lia humida seksorgano kaj genuiĝis sur ĝin por apliki ŝian talenton.
Kion vi donos al mi se mi feliĉigas tiun sinjoron senpaciecan ? Ĉu vi ofertas al mi nur unu bieron ?-, kaj ŝi daŭrigis la dolĉan masturbadon.
Beate kara, kia plezuro ! Tiele, tiele, malmoligu ĝin ! Sen fajro ne brulas eĉ pajlo. Faru do kara, faru !
Kion vi pagos ?
Mi donacos la organon.
Ĉu promesite ?
Promesite.
Konsekvence, ŝi aplikiĝis al la kaŭzo, kiu konsistis unue el leki kaj poste suĉi ritme la kacon. Li ĝuis senbride kaj sovaĝe kaj pli rapide la ino alternis masturbadon, suĉadon kaj kisadon. Baldaŭ ŝi kondukis lin ĝis la limo de eksplodo, sed ŝi tuj haltis kaj diris kun anhelo :
Mi volas ĝui interne tiun malmolaĵon. Venu sur min, karulo ! Fiku min ! Mi estas tute via.
Ŝi sekve etendis sin tute aperta sur la litotukon kvazaŭ floro de anemono. Ŝiaj femuroj kaj ŝoŝo malavare malfermiĝis por ricevi kaj doni vivon al la vizitanto per freneza plezuro. Ŝia korpo brilis kiel spegulo de la luno. Kiam li turniĝis por situi sin sur ŝia tuta korpo, ŝi ĉirkaŭprenis sian viron per la kolo, brakumis lin kaj susuris ĉe lia orelo plifrenezigajn vortojn, kiuj bruligis lian pasion, Poste li ŝoviĝis ĝis la krispa arbetaro, de kies fendo jam fontis varman sukon, kaj fingrumante ekfrotis ĝin singarde kaj disdonis kisetojn al la kara fendo de rozkoloraj lipoj, kaj sekve lekis ĝin intense ĝis fari ŝin atingi momenton de incendio. Ŝi ĝemis kaj tordiĝis pro volupto, siaj mamoj streĉiĝis kaj ŝi preskaŭ perdis la konsciencon, kiam li ŝanĝiĝis kaj alkroĉiĝis al la korpo de la belulino por enpenetri ŝin dolĉe avancante ĝis la fundo de la mieltunelo. Ŝia floro fermiĝis preskaŭ instinkte por kapti la tutan predon, sed lia puŝado insiste mallarĝigis la vojon al la ekstazo, ĉar nun la ŝoŝo senreziste iĝis plene malseka kaj glita.
Ho ! Kara, mi estas tute via, ĝuu min !
Ĉu amas min ?
Jes, jes, amato ! -diris ŝi kun ĝemeto.
Kaj Munja ĝuis avide, kaj ĝuigis lin movante ritme sian ventron por ke Nemo frotadu plirapide la lancon kontraŭ la murojn de ŝia vagino. Li kisis samtempe ŝiajn lipojn, kaj penetrante ŝian buŝon serĉis perlangopinte kirli en la profundo de ŝia gorĝo. Ŝi kolombumis malespere kaj volis spiri apartigante ŝian buŝon, ĝemis kaj kriis pro doloro kaj plezuro. Post longa tempo de sinregado, jam lia organo estis tute kaptita en la fundo de la viringo, kiam ambaŭ seksoj kuniĝis sen ebla retroiro, kaj ambaŭ puŝis forte por elĉerpi la fortojn de la alia kaj ambaŭ eksplodis samtempe, ĵetante torentojn de varma likvo kaj vulkana fajro.
Dumminute ili dormetis en la sama pozicio por rekuperi fortojn. Sekve li forŝoviĝis kaj kisis tiun allogan buŝon kun dankega koro, kaj ŝi alkrociĝis al la lia kun fermitaj okuloj, dezirante eternigi tiun momenton de beleco en la profundo de sia animo.
Poste ili restis surdorse en la lito manenmane kaj kun kapoj kunigitaj. Munja havis la okulojn ebriajn pro satigita plezuro, kaj Nemo ŝovis sian manon sub ŝian kolon por turnigi ŝian vizaĝon, ĉar li volis rigardadi tiujn helbluajn okulojn, kiuj inspiris lin alproksimiĝi al ŝia vizaĝo por revi pri fantastaj bluaj mondoj. Li kisetis ŝiajn okulojn kaj ŝian frŭnton milde kaj mire.
Karulo, kio estis tio, kion vi sonĝis ...kio tiom ekscitis vin ami kaj seksumi min !-diris Munja kun iom da senkonscia scivolemo.
Ĉu vere vi volas, ke mi rakontu mian koŝmaron, kara mia ?- Li rigardis ŝin fikse divenante ŝian intencon.
Ne necese, kvankam iom strangas, ke vi transiris el terura sonĝo al feliĉa sekskuniĝo.
Aha, la sonĝo estis tre oportuna por via plezurego, ĉu ne ? Kaj kompreneble vi volas scii pri ĉio, kio profitigas vin.
Ne diru, ke vi ne profitis pro la koŝmaro. Vi mensogus se tiel. Ĉu ne ?
La sonĝo estis estis longa kaj rara, kaj se mi rakontas al vi, mi devus ĝin simpligi.
Dum kvarono da horo Nemo rakontis ĝin, kaj kvankam li pretendis resumi, li ornamis la sonĝon per pli da detaloj, kiuj iel ŝanĝis ĝin. Munja aŭskultis kun viva atento.
Jen tio, kio okazis al mi kaj jen tiu stranga naŭzo kiu faligis min el la turo. Kion povus signifi tia strangaĵo ?
Faru la amon kun mi, kara. Jen la signifo : mi estas via destino.
Ne moku min, Munja ! -li tiklis bruske ŝian ventron kaj ŝi ridis petegante lin halti- La rakonto, kiun mi konfesis al vi dum la tago transformiĝis en noktan koŝmaron. Kial ?
Nemo, tiu rakonteto estas pri sentimentalulo, kiu neniam povus forgesi la teneran unuan enamiĝon, kaj vi denove rakontas kvazaŭ se vi mem ne estus la protagonisto de la rakonto, tiu timema knabo, sed alia ulo laŭ vi. Ĉu ne ? Tamen mi ĝuis ĝin, ĉar kiel onidiras : je bona fino, ĉio bona.
Certe, vi ne havus kialon por plendi pri la terursonĝo kun tiuj neatenditaj diaj rezultoj, nek pri la forlasitaj bieroj, kiuj jam varmiĝis.
Tamen mi ĉiam havus iun dubeton pri tiaj viroj, kiuj sin montras tiel sentimentalaj. Ĉu vi konfesas, mia karulo, ke vi vere ne estis dum via juneco ia speco de Tenorjo ? Mi ne kredas, ke vi baldaŭ ne havis alian enamiĝon post tiu episodo.
Mi konfesas, ke mi ŝatintus esti unu el tiuj Tenorjoj ; precipe por kontentigi vin, kara. Tamen neniu homo perfektas. Vi jam devus rezignacii.
Ho, Nemo, vi ree cinikas ! Hej, malbona filozofio la via, sinjoro mia ! -ŝi mordetis lian ŝultron- Tamen, mi emas kredi iom pli el tiu historio, pro via bela intenco ne forgesi la knabinon. Tio montras, ke via koro almenaŭ ne tute tenorjiĝis.
Kara, vi vere estas tre postulema ! Dankon pro via indulgemo.
Kaj vi, mia kara, estas tre konvikema pri viaj teneraj sentoj ! Do, mi devas esti singardema, kun klara kapo. Ho, vi viroj ĉiam fidas je niaj malzorgoj !
La konversacio daŭris ĝis preskaŭ la tagiĝo. Ĝi estis tiel bongusta kaj la geamantoj estis tiom distraj kaj amuzaj, ke ili ambaŭ ne sciis kiam halti kaj dormi. Tamen apenaŭ la unuaj lumradioj aperis sur la maro kaj la flugo de la mevoj direktiĝis al la akvo, aŭ kiel la antikvaj grekoj diris, apenaŭ la matenruĝo alvenis, kaj anoncis la horo je kiu Apolo leviĝas kaj etendas siajn orajn harojn tra la horizonto dum la birdetoj komencas kanti, Nemo kaj Munja jam elĉerpitaj fine kapitulaciis kaj lasis siajn vivojn en dolĉa brakumo ĉe la volo de Morfeo, dum kantoj de birdoj kreskis kaj ventetoj lulis palmojn, esperinte ambaŭ, ke la mastro de la sonĝoj ĉi-foje alportu al ili tute belajn bildojn.
(Daŭrigota)
