Inicio > ESPERANTE > Filozofa Angulo > Ĉiu guto gravas

 

 

Ĉiu guto gravas

1a aprilo 2009 por Kooperativo Esperanto-Amikaro

ĈIU GUTO GRAVAS

Tiun ĉi frazon oni povas interpreti laŭ diversaj manieroj. Unuflanke : se ĉiu homo iomete helpas al projekto grandaj laboroj povas realiĝi. Se ĉiu homo iomete helpas al plibonigo de la mondo, grandaj ŝanĝoj povas okazi. Ĉi tie, la kaptilo kiu mistifikas multajn homojn estas la amplekso de la farenda laboro, la monto kiu ŝajnas nesuperebla. Tamen, grimpi monton, oni faru per la unua paŝo, la plej malfacila, sed la dua paŝo iras automate ! Kaj eĉ se oni atingas nur la duonan altecon de la monto, la panoramo tie estos jam multe pli bela !! Tio ankaŭ validas por personaj problemoj. Oni ne povas fronti ĉiujn problemojn samtempe, sed solvante unu problemon post la alia, oni povas plibonigi sian situacion kaj eble eĉ konkeri la tutan monton.

Aliflanke, kiam temas pri gutoj, ni pensas pri akvo. Kaj kvankam oleo estas pli valora laŭ ekonomia vidpunto, akvo estas multe pli grava laŭ homa vidpunkto ! Pro manko de oleo, neniu tuj mortus, sed ĉiutage multege da homoj suferas pro manko de (pura) akvo. Samtempe en la “ pli riĉaj landoj”, homoj ĉiutage pli-malpli ‘forĵetas’ litrojn da akvo : por lavi la aŭton, bani sin, por ne mencii la industrion kiu malpurigas tunojn da akvo -kaj eĉ malpurigas la riverojn kaj marojn. Unu eta ekzemplo pri kiamaniere ni kiel individuo povas kontribui estas jena : metu sitelon en la duŝkuvon por kapti parton de la falanta akvo. Se vi ĉiutage kaptas 5 litrojn, vi kaptos 1.825 litrojn en unu jaro, kiu povos servi al tralavado de necesejo, purigado de la planko kaj simile. Tiel ĉi 1.000 homojn povas kolekti 1.825.000 litrojn da akvo jare. Impona kvanto, ĉu ne ? Bone, tiu akvo ne rekte malsoifigos iun, sed klare demonstras kiamaniere multaj etaj gutoj, povas fari grandan amason !


Enviar por email | Versión para imprimir

 Opinar sobre este artículo