La Esperanto-Amikaro
Artículos
Esperanto en la Monda Socia Forumo de Karakaso 2006. Surpriza sukceso - 14a aprilo 2006
La Kooperativo Esperanto-Amikaro (Koop E-A) partoprenis la Mondan Socian Forumon de Karakaso, januaro 24-29. Laŭ ĝia celaro, kiu estas la diskonigo, instruado kaj praktikado de la internacia lingvo Esperanto, oni povus diri, ke ĝi partoprenis sukcese. Samtempe, Koop E-A reprezentis en la Forumo la Esperantan Civiton (latine Civitas Esperantica), ĉar kiel sciate Koop E-A estas nova establo de tiu monda esperanta organizaĵo. ...leer
La Kooperativo E-A al la MONDA SOCIA FORUMO en Karakaso, januaro 2006. - 18a decembro 2005
La Kooperativo Esperanto-Amikaro ĉeestos kaj partoprenos la Mondan Socian Forumon, kiu okazos en Karakaso la 24-29-an de januaro 2006. Oni kalkulas ĉeestantaron inter 60-80 mil personoj en la Forumo kaj nia urbo, kiel sidejo, pleniĝos de fremdaj vizitantoj. KOOP E-A aktiviĝos en budo kun varia agado, partoprenante ankaŭ kiel delegacion de la Esperanta Civito. Samtempe Koop E-A kunlaboros niabude kun aliaj instancoj de la internacia esperanta lingvo, kiaj SAT (...) ...leer
La Amikaro eniras la Esperantan Civiton - 14a novembro 2005
Bona novaĵo por nia Kooperativo. La Parlamento de la Esperanta Civito aprobis nian eniron en la Civito kiel nova establo kun la nomo Kooperativo Esperanto-Amikaro 15, laŭakte de la lasta sesio en Malago (Hispanio) la 2005/10/10an. Tiel oni plenigis nian peton de la 2-an de junio de 2005, precize la “Tago de la Internacia Lingvo Esperanto”. ...leer
Celaro de la Kooperativo Esperanto-Amikaro - 1a aŭgusto 2005
En la sekvaj linioj ni selektis la Artikolon 2 de la Fonda Akto kaj Statutoj de Koop E-A, kie oni parolas pri la celaro, kaj pro tio ni deziras per ĝi konatigi tiujn ideojn kaj idealojn, kiuj inpiras niaj agadon peresperante kaj poresperante. ...leer
Evento kun skoltaj gejunuloj - 22a julio 2005
Ni havis sukceson en Ateliero de la Esperanto-Amikaro por skoltaj gejunuloj en la Parko de Okcidento en Karakaso ...leer
Jam en la reto la radio-programo “SALUTON” de la AMIKARO. - 9a julio 2005
Estimataj amikoj : jam komenciĝis la radio-programo de Esperanto-Amikaro en la reto. La programo nomiĝas “SALUTON” kaj la redaktoro de la programo estas Johano Negrete. Ĝi konsistas je tri segmentoj kun esperantaj muziko kaj kantoj. La unua kaj dua segmentoj estas parolataj en la hispana, kaj la tria en la internacia esperanta lingvo. La programo estas je via dispono en la reto laŭ la retpaĝo de la Universidad Pedagógica Experimental Libertador (UPEL) en (...) ...leer
Esperanto-Amikaro jam leĝe registrita - 27a junio 2005
La Kooperativo Esperanto-Amikaro aperas jam leĝe registrita en Karakaso kaj komencas ĝian formalan aktivadon Nia Kooperativo Esperanto-Amikaro jam leĝe registriĝis kiel grupo konstituita en la urbo Karakaso, Municipo Libertador je la tago kvina de majo de la kuranta jaro (2005/05/5). Pro tio jam ekzistas alia venezuela esperanta grupo leĝe organizita per ses estraranoj distribuitaj laŭ la jenaj instancoj : 1) Administra Komitato ( Direktoro : Johano Negrete ; (...) ...leer
